Biciklo Esperanto

9,00 

Clear
Product price
Additional options total:
Order total:
SKU: N/A Category:

Description

Originala donaco, miniatura biciklo entute mane farita per ununura drato el aluminio kun diametro je 1.5 mm sen sekcado.

Por viaj amikoj kiuj parolas la internacian lingvon Esperanto aŭ por ĝin diskonigi laŭ originala maniero al tiuj kiujn vi amas, donacu al ili biciklon Esperanto por ke ili havu okazon malkovri kun plezuro kaj miremo, ke la komunikado je la internacia nivelo eblas per neŭtrala lingvo kaj ke tio estas tre efika kaj egalrajta.

Al la vizitantoj de mia retejo en la aliaj lingvoj, mi klarigas ke uzanto de sia denaska lingvo en internaciaj interŝanĝoj disponas grandegan avantaĝon en ĉiuj kampoj. Male, per Esperanto, ĉiu faras paŝon al la alia kaj retroviĝas en situacio de egaleco okaze de internaciaj interŝanĝoj. Esperanto kontribuas al kulturo de paco. Nun, ekzistas esperanto-parolantoj en pli ol 120 landoj.

Dank’ al la biciklo-esperanto vi ĉiam estos avangardaj, vi iros antaŭen kaj estonten, vi simbolos kaj estantecon kaj estontecon.

Por skribi la vortojn, mi uzas draton kun diametro je 1mm, verda-blua aŭ violkolora.

Additional information

Dimensions 10 × 6 cm
Couleur du fil

,

Couleur de texte

, , ,

Version

,

Diamètre du fil