Laŭdire mi estas la homo kun bicikleto en la kapo ! Bruno Robineau

Dum mia vivo de plurjara vojaĝanto (interalie ok jarojn ĉirkaŭ la mondo), mi fabrikis ĉiuspecajn bicikletojn kiujn mi donacis en ĉiuj kontinentoj por danki miajn gastigantojn.

Nun mi disponigas mian faro-scion per miaj manfaritaj kreaĵoj sub formo de liliputaj bicikloj.

 Vizitu mian butikon

 Ornamo de festo-tablo

Por ke la ornamo de viaj festo-tabloj per la bicikla temo okaze de geedziĝo, de datreveno, de emeritiĝo, de familia festo, mirigu kaj ravu viajn gastojn, jen la miniaturaj bicikloj : la biciklo sidloka, la biciklo port-menua, la biciklo port-draĝea. Viaj gastoj ĝin kunportos hejmen kaj la biciklo tiel fariĝos memoraĵo de via festo, dank’ al enŝovo en ĝin de foto pri la tago. Modeloj iom pli grandaj originale ornamos tablon (maksi-biciklo ; gebiciklo) ; ili povos ornami ankaŭ la kukon. Elektu el inter 7 malsamaj modeloj.

 

Originalaj kaj personigitaj donacoj.

Laŭ via deziro, mi realigas miniaturajn biciklojn mane faritajn kiuj mirigos viajn amikojn. Por geedziĝo, la gebiciklo kiu alrigardas samdirekten estas kuntenata de la apogilo. Pri datrevena biciklo, mi povas skribi la aĝon per drato el aluminio inter la sidilo kaj la stirilo. Sur la port-mesaĝa biciklo, mi skribas personan nomon aŭ beletan vorton : amo, feliĉo, tenero, pardonon, paco, dankon… (Mi ne skribas vortojn nekonvenajn !) Same malkovru la ornamo-biciklon por skribotablo kiu utilas kiel portilo de vizit-kartoj. Mirigu viajn amik(in)ojn per la orelringa biciklo, la okulvitra biciklo, …Por la kolektantoj la biciklo VTT aŭ la biciklo Rocky.

 

Por la kluboj pri sporto, premioj kaj donacoj.

Rekompence de bicikla konkuro, maksi-biciklo, premia biciklo sur ligna soklo kun eblo personigi la mesaĝon … Mia sekreto de fabrikado : la biciklo estas farita per ununura drato el aluminio neniam sekcita. Ĝi komenciĝas ĉe bremso kaj finiĝas ĉe la alia bremso. Ĉiujn miajn kreaĵojn mi faras permane post mendo. Made in Pays de Loire, France.

 

 

Kial la marko : « Biciklo de l’ feliĉo » ?

Mi komencis realigi miajn mane faritajn miniaturajn biciklojn dum okjara vojaĝo ĉirkaŭ la mondo kun mia kunulino. Vojaĝo efektivigita petveture kaj per ĉiuj rimedoj inkluzive la biciklon. Foje mi vendis tiujn bicikletojn sur la strato. Ofte, mi ilin donacis al niaj gastigantoj aŭ al niaj ŝoforoj kiuj komplezis nin per veturado. Ili ĉiufoje vekis miron, sparketon de feliĉo. Tiel troviĝas bicikletoj en ĉiuj partoj de la mondo, kiuj simbolas amikecon kaj dankemon. Por scii pli pri miaj vojaĝoj, libroj kaj prelegoj : http://www.voyage-tourdumonde.com/esperanto 

Tiel, kiel gravan kaj originalan memoraĵon, donacu aŭtentan « Biciklo de l’ feliĉo » faritan per pacienco kaj amo. Bicikloj kun aldono de animo.

Se vi deziras ion pli specifan aŭ konsilon por elekti biciklon, mi proponas ke vi telefonos al mi 00 33 (0) 2 40 98 78 76. La rekta komunikado estas la plej bona maniero por sin kompreni. Vi povas uzi ankaŭ ret-mesaĝon. (Vi povas paroli al mi france, angle, hispane, aŭ en la internacia lingvo Esperanto.)

Kiom da tempo por realigi la mendon ?

Tio dependas de la modelo kiun vi mendas, kaj de la nombro, ankaŭ de la aliaj mendoj de la momento. Ekzemple, por mendo de malpli ol kvindek miniaturaj bicikloj sidlokaj antaŭvidu inter 10 ĝis 15 tagojn.

Bonan viziton de mia butiko. Mi konsilas ke vi lasu komenton ; tio estos kuraĝiga por daŭrigi mian manlaboron de l’ feliĉo.